Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kontraktoj subskribitaj en aviada ekspozicio valoras je pli ol 40 miliardoj da usonaj dolaroj
2016-11-07

 

    Posttagmeze de la 6a de novembro en Zhuhai fermiĝis la 11a Ĉina Internacia Aviada kaj Aerokosma Ekspozicio. La susbskribitaj kontraktoj valoras je pli ol 40 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj estis kontraktoj pri 187 malsamaj aviadiloj. La ekspozicion vizitis ĉ. 400 mil profesiuloj kaj ordinaraj homoj.

 

    La ĉi-jara ekspozicio okazis de la 1a ĝis la 6a de novembro. En ĝi partoprenis pli ol 700 fabrikoj el 42 landoj kaj regionoj, kaj preskaŭ duono de ili venis el fremdaj landoj. Usono, Francio, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj partoprenis en ĝi kiel naciaj grupoj, kaj inter ili estis la plej potencaj 50 ĉi-rilataj firmaoj de la mondo, ekzemple Boeing, Airbus, Embraer, UAC el Rusio, GE, CFM, ATR.

 

    Respondeculo de la organizanto de la ekspozicio diris, ke laŭ donitaĵoj la ĉi-foja ekspozicio atingis novan rekordon laŭ la skalo, eksponaĵa strukturo, formo, la nombro de partoprenantaj landoj kaj fabrikoj, teamoj de militaviadila prezentado, kvanto, strukturo kaj kvalito de profesiaj kunvenoj kaj sumo de transakcioj.

 

    La venonta ekspozicio okazos en Zhuhai novembre de 2018.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio