Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Validiĝis la Pariza Interkonsento
2016-11-04


Ban Ki-moon (meze), ĝenerala sekretario de UN, parolis en la inaŭguro de la altnivela subskribo-ceremonio de la Pariza Interkonsento okazinta en la sidejo de UN en Novjorko la 22-an de aprilo 2016. (Foto de Li Muzi, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 4-an de novembro validiĝis la Pariza Interkonsento kun historia signifo en traktado de klimata ŝanĝo.

 

    La 12-an de decembro 2015 ĉirkaŭ 200 partioj de la Kadra Konvencio de UN pri Klimata Ŝanĝo unuanime aprobis la Parizan Interkonsenton en la Konferenco de UN pri Klimata Ŝanĝo okazinta en Parizo. La 22-an de aprilo 2016, 175 landoj subskribis la Parizan Interkonsenton. Laŭ donitaĵo el Francio, prezidanto-lando de la pariza klimata konferenco, ĝis la 1-a de novembro la Pariza Interkonsento estis aprobita de 92 partioj, kies ellasado de forcejaj gasoj okupas 65.82% de la tutmonda. Tio konformas al la du kondiĉoj por validigi la interkonsenton. La Pariza Interkonsento kun profunda kaj longdaŭra signifo klarigis sistemojn kaj aranĝojn por traktado de la klimata ŝanĝo post 2020.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio