Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La Internacia Fondaĵo de UN por Infanoj en Krizo: 300 milionoj da infanoj suferas pro serioza aer-poluado
2016-11-01


En Suda Azio 620 milionoj da infanoj vivas en la aero serioze poluita. (Foto el Franca Novaĵ-Agentejo)
 

    Franca Novaĵ-Agentejo informis, ke laŭ raporto de la Internacia Fondaĵo de UN por Infanoj en Krizo, publikigita la 31-an de oktobro, ĉirkaŭ 300 milionoj da infanoj vivas en la regionoj, kie la aero estas serioze poluita. La aerpoluo serioze difektas la korpojn de tiuj infanoj, inkluzive de iliaj cerboj en evoluado.

 

    Tiu raporto montras, ke preskaŭ sepono da infanoj en la mondo spiras la aeron, kies kvalito estas sesoble malpli bona ol tiu laŭ la internacia normo. La aer-poluado estas la ĉefa kaŭzo de morto de infanoj.

 

    La Internacia Fondaĵo de UN por Infanoj en Krizo informis, ke laŭ satelitaj bildoj, ĉ. 2 miliardoj da infanoj vivas en la regionoj, kie la aer-kvalito estas pli malbona ol tiu de la minimuma normo publikigita de la Monda Sana Organizo. En Suda Azio vivas 620 milionoj da tiuj infanoj, en Afriko 520 milionoj kaj en Orienta Azio kaj Pacifiko 450 milionoj. La aer-poluado estas kaŭzata ĉefe de gas-ellaso de veturiloj, fosiliaj brulaĵoj, polvoj kaj cindrigo de forĵetaĵoj.

 

    La Internacia Fondaĵo de UN por Infanoj en Krizo alvokas, ke oni devas preni pli multe da fortaj rimedoj por malkreskigi aer-poluadon, doni al infanoj pli multe da kurac-servoj kaj kiel eble eviti longan restadon de infanoj en la poluita aero.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio