Usonaj geedzoj rompis la rekordon de vojaĝo per veturado je 47.5 mil kilometroj aŭtovoje |
2016-11-01 |
![]() La brita ĵurnalo Daily Mail raportis en la 27-a de oktobro, ke usonaj geedzoj kreis la rekordon de la plej longa vojaĝo per veturado je 29.5 mil anglaj mejloj (ĉ. 47.5 mil kilometroj) aŭtovoje, trapasinte 30 ŝtatojn de Usono dum 103 tagoj.
![]() La 7-an de julio ĉi-jare la geedzoj ekveturis de la urbo Gilbert, Arizono, kaj trapasigis 22 naciajn parkojn, inkl. de Nacia Parko Zion, Kratero-laga Nacia Parko kaj Flavŝtona Nacia Parko. En la 20-a de septembro ili rompis la rekordon de vojaĝo je 22 406.66 anglaj mejloj (ĉ. 36.1 mil kilometroj) aŭtovoje, kreitan de kvar hindaj viroj en aprilo.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|