Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Esperanto.net havos novajn aspekton kaj enhavon
2016-11-01

 

    Responde al la alvoko publikigita en Gazetara Komuniko alvenis kvar kandidatiĝoj ĝis la limdato. La Estraro havis tre malfacilan taskon elekti inter la kvalitaj kandidatiĝoj, kaj sekve de intensaj diskutoj kaj studoj la elekto falis sur la provretejon eonet.learnlangs.com (https://eonet.learnlangs.com/pt/). Ĝin kreis Judith Meyer kaj Adam Scott, kiuj nun intense laboros por krei la finan version de la onta esperanto.net.

 

    Esperanto.net estas retejo por informi tiujn homojn, kiuj interesiĝas pri Esperanto, kaj gvidi ilin al la komunumo.

 

    Konsiloj, sugestoj estas tre bonvenaj al esperantonet@co.uea.org, aŭ en la baldaŭ oficiale lanĉota forumo ĉe forumo.esperanto.net (http://forumo.esperanto.net/). Ĉar laŭ la planoj la nova retejo esperanto.net estos same plurlingva, kiel la pasinta, sinancoj por tradukado de ĝi kaj por aliaj helpaj laboroj estas tre bonvenaj al sperantonet@co.uea.org . La tradukado verŝajne komenciĝos fine de novembro, komence de decembro.

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio