Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pitoreskejoj de Ganzi ĉarmas dum la tuta aŭtuno
2016-10-31

 

    Por kapti ĉarmajn pejzaĝojn aŭtunajn oni ne bezonas iri foren, ĉar iuj superbaj pejzaĝoj sin kaŝas ĝuste en lokoj ne atentitaj, sed plenaj de mirinda beleco aŭtuna.

 

 

    Ĉu piede ĉu aŭte, neniu povas ignori la belecon de Danba en la orienta Tibeta Ganzi-a Aŭtonoma Subregiono, ŝajne en alia mondo kaj tamen kvazaŭ jam viditan. La veran impreson povas ricevi nur tiuj, kiuj efektive vizitas tiun ĉi lokon.

 

 

    La tibeta vilaĝo Jiaju, la unua el "la ses plej belaj urbetoj kaj vilaĝoj de Ĉinio" estas reprezentanto de la "tibetaj vilaĝoj de Danba". La etaĝdomoj en la tibeta stilo dense aŭ dise staras inter buntaj arbustoj sur montdeklivoj kun relativa alto diferenca je ĉirkaŭ mil metroj, aŭ ĉe klifoj de alta monto, aŭ en pompa ĝangalo ĉe digo...

 

 

    La montvilaĝo pompas en aŭtuno. La folioj ruĝiĝas vicoj sur vicoj kaj la smeralda rivero kirlanta igas la montvalon viviplena. Jen idilia spektaklo aŭtuna.

 

 

    Enuinte en movoplena urbo, oni iras al la vilaĝo Moska! Tie oni ne bezonas luksan vivon. Simpleco kaj modesteco trankviligas homojn. Pasigi tie la tagojn estas ĝuste la vivo!

 

 

    Dangling distingiĝas per sia beleco pro imponaj kaj superbaj montpintoj neĝkovritaj, buntaj arbaroj sur kampoj kaj montdeklivoj, alpaj lagoj dissemitaj en montaro, naturaj termofontoj subĉielaj, densaj arbaroj primitivaj... Pro malfacila veturado de la guberniurbo Danba al Dangling, la loko estas abunda je originala ekosistemo. Speciale en aŭtuno, la beleco de Dangling estas ege fascina.

 

 

    Nur post malsuprenrigardo de serpentuma montvojo al naturaj pejzaĝoj en Orienta Valo de Danba, oni povas kompreni kio estas vera beleco de la naturo. Ĉe alveno de la aŭtuno ruĝiĝas multaj arboj sur la grandaj montoj borderitaj de la rivero Maoniu.

 

 

    Ambaŭflanke de la valo ombras arboj. De monto-deklivo al valo-fundo prosperas blankaj aŭ rozkoloraj rododendroj. Kirlas riveretoj, kantas birdoj kaj aromas floroj, kvazaŭ oni estus ie sude de Jangzio. Restante en movoplena urbo dum longa tempo, homoj sopiras pri freŝa aero kaj facila vivo. Do, oni iru al Ganzi, kie mirindas superbaj pejzaĝoj dum la tuta aŭtuno!

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio