Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
13 Nobel-premiitoj ĉeestos Mondan Vivsciencan Konferencon
2016-10-28

 

 

    De la 1a ĝis la 3a de novembro en Pekino okazos la Monda Vivscienca Konferenco, la plej grandskala kaj altnivela evento en la kampo de vivscienco. En la 27a de oktobro raportisto informiĝis el la gazetara konferenco de la Ĉina Asocio por Scienco kaj Teknologio en la kvara trimestro, ke la konferencon ĉeestos pluraj pintklasaj internaciaj sciencistoj, inkluzive de 13 Nobel-premiitoj.

 

    Sub la aŭspicioj de la Ĉina Asocio por Scienco kaj Teknologio, la konferenco aranĝos 66 akademiajn seminariojn, en kiuj prelegantoj konigos al la ĉeestantoj la plej novan progreson kaj tendencon en la kampoj de biologio, baza medicino, klinika medicino, farmacio, agrikulturo, medio, bestoscienco, biotekniko, sano kaj nutrado, biobanko, kaj ĉiuflanke montros la vivsciencajn atingojn de Ĉinio kaj tiujn de la mondo.

 

    Matene de la 3a de novembro, Brian Kobilka, Nobel-premiito pri kemio en 2012, renkontiĝos kun pli ol 300 pekinaj supermezlernejanoj en la Ĉina Scienc-Teknologia Muzeo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio