Forumo de intercivilizaciaj dialogoj de Ĉinio kaj Brazilo okazis en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo |
2016-10-28 |
La 25-an de oktobro laŭ la loka tempo, artistoj el Ĉinio kaj Brazilo okazigis la forumon de intercivilizaciaj dialogoj de Ĉinio kaj Brazilo kun la temo "Komunikiĝu, integriĝu, kaj arto faru Olimpikojn pli belaj" en la Nacia Historia Muzeo de Brazilo, Rio-de-Ĵanejro.
La ĉi-foja forumo estas unu el la aktivecoj de Aomei Fine Arts 2016 (artoj pri Olimpikoj). Antaŭ la forumo okazis la inaŭguro de Aomei Fine Arts 2016 kun la kerna programero "Brazilo · Ĉinio - kunfandado de la belecoj de la mondo" kaj kun la temo "Arto faras la Olimpikojn pli belaj". En la aranĝo estas eksponataj pli ol 130 ĉinaj tradiciaj pentraĵoj, oleopentraĵoj kaj verkoj de miksitaj materialoj.
Redaktoro: Kang Caiqi Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|