Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Memore al la 66-a datreveno de ekveturo de la Ĉina Popola Volontula Armeo al KPDR
2016-10-26


Liu Zhenmin (meze en la fronto), vicministro de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Hong ShanYu (dekstre en la fronto), ĝenerala sekretario de la Konstanta Komitato de la Plej Supera Popola Kunveno de KPDR, kaj Li Jinjun (maldekstre en la fronto), ĉina ambasadoro en konsultado de la nomlisto de martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo la 25-an de oktobro (Foto de Lu Rui, raportisto de Xinhua-a Novaĵ-Agentejo)
 

    La 25-a de oktobro estis la 66-a datreveno de la ekveturo de la Ĉina Popola Volontula Armeo al la Korea Popol-Demokratia Respubliko (KPDR) por helpi en la batalado. Tiu-tage la du landoj kune aranĝis aktivaĵon ĉe la turo Amikeco en Pjongjango por konservi la memoron pri la martiroj, kiuj dediĉis sian vivon dum la korea milito.

 

    En solena kaj silenta atmosfero reprezentantoj el la du landoj observis la silenton en omaĝo al la martiroj. La milita orkestro de KPDR ludis la dulandajn naciajn himnojn. Poste la ĉeestantoj de la aktivaĵo eniris en la tur-ĉambron, konsultis nomliston de la martiroj kaj vizitis murpentraĵojn pri batalado de la armeo en KPDR kaj pri ĝia rekonstruado post la milito.

 

    En la sama tago prezentis florojn al la martiroj pli ol 300 homoj inkluzive de lokaj urbanoj kaj reprezentantoj el ĉinaj institucioj, elmigrintaj ĉinoj kaj ĉinaj studentoj en la lando.

 

    La turo Amikeco, konstruita en 1959, havas la ĉefan parton el 1 025 granitoj kaj marmoroj, simbolante, ke la Ĉina Popola Volontula Armeo ekveturis al KPDR en la 25-a de oktobro 1950.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio