Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Eldonita Historiaj Restaĵoj pri Ĉina Esperanto-Movado
2016-10-26

 

    La 24-an de oktobro atingis Esperanto-Muzeon la libro Historiaj Restaĵoj pri Ĉina Esperanto-Movado el 15 volumoj en la ĉina lingvo kaj Esperanto eldonita de Fenikso-eldonejo en la provinco Jiangshu, sudorienta Ĉinio, en septembro de la kuranta jaro.

 

 

    S-ro Cao Shengqiang, rektoro de la Zaozhuang-a Universitato kaj konstanta komitatano de la Ĉina Esperanto-Ligo, gvidis la kompiladon de la libro kaj s-ro Sun Mingxiao (Semio), asistanta ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj respondeculo de Esperanto-Muzeo en la universitato, funkciis kiel ĉefredaktoro de la libro, kies materialoj venis el la libroj kolektitaj de Esperanto-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato.

 

    Tiu libro temas pri Esperanto-Movado en moderna Ĉinio, estas utila por studado pri Esperanto kaj pri Esperanto-movado en Ĉinio.

 

(Semio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio