Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Arkeologoj el Ĉinio kaj Italio kunlaboros refoje por la protekto de freskoj en tomboj de Tang-Dinastio
2016-10-24

 

    Antaŭ dek jaroj Italio helpis Ĉinion en konstruo de la unua muzeo pri freskoj trovitaj en tomboj de Tang-Dinastio. Kaj nun italaj arkeologoj altiritaj de tiuspecaj freskoj abunde trovitaj en la provinco Shaanxi decidis subskribi kontrakton por pli profunda kunlaboro inter la Supera Instituto por Konservado kaj Restaŭro en Romo kaj la Muzeo pri Historio de Shaanxi. Ili kunlaboros en konservado de tiaj kulturaj relikvoj kiaj antikvaj freskoj el kiuj la plej granda parto estas trovitaj en tomboj de Tang-Dinastio kaj profundigos kulturajn interŝanĝojn.

 

    Luo Wenli, vicdirektoro de la Oficejo pri Kulturaj Heredaĵoj de la provinco Shaanxi, diris ke kaj Ĉinio kaj Italio estas landoj kun antikva civilizo, kaj pro tio havas tradicion kaj avantaĝon en protekto kaj heredo de antikaj kulturaj heredaĵoj. Jam de longe estas amikaj rilatoj inter la du landoj en tiu ĉi kampo. En la ĉi-foja kunlaboro ambaŭ landoj trejnos specialistojn en protekto kaj riparo de kulturaj heredaĵoj kaj profundigos kulturajn interŝanĝojn en scienca esplorado kaj aliaj kampoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio