Elstara kurso en Kvinpetalo |
2016-10-21 |
La kurso okazos en centra Francio en Bouresse inter la 24a kaj la 28a de oktobro, celante al tiuj, kiuj volas aliri lernejojn por enkonduki kursojn pri Esperanto. La kurson gvidos Katalin Kováts, redaktoro de kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj. Ŝi gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Restas nur kelkaj lokoj. Ne maltrafu la okazon kaj rapide aliĝu!
Retadreso por aliĝo kaj por praktikaj demandoj pri la restado: informoj<ĉe>kvinpetalo.org, Telefono: (+) 33 (0) 549 034 314. Por demandoj pri la enhavo de la staĝo, turnu vin al la gvidanto katalin.kovats<ĉe>gmail.com.
(Kontribuo de Vito Tornillo) Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|