Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La plej bona rezulto de la ĉina teamo en la Monda Ĉampioneca Konkurso de Sudoko
2016-10-21


En ĉina ĉampioneca konkurso de sudoko (dokumenta foto)
 

    En la 11-a Ĉampioneca Konkurso de Sudoko okazinta en Slovakio, per la dua loko en la teama kategorio kaj la 4-a en la persona, la ĉina sudoka teamo atingis sian plej bonan rezulton inter ĉiuj konkursoj, en kiuj ĝi partoprenis eksterlande.

 

    La ĉina teamo konsistanta el 20 personoj, inkluzive de 8 konkursantoj en la averaĝa aĝo de malpli ol 18 jaroj kaj 12 spektantoj, estas la teamo kun la plej multaj konkursantoj kaj la plej juna averaĝa aĝo de la konkursantoj inter la teamoj el pli ol 30 landoj. Ĝojige estas, ke la ĉina sudoka teamo A respektive egalis kaj rompis siajn rekordojn en konkursoj okazintaj eksterlande. Tio montras evoluon en la sudoka kapablo de Ĉinio.

 

    Sudoko originas de ĉina ludo de antaŭ pli ol 1 000 jaroj kaj poste ĝi ekfuroris en okcientaj landoj. En 2006 sudoko eniris en Ĉinion kaj ekde 2011, post kiam Pekina Radio-Televida Stacio ricevis rajton pri sudoko-aranĝoj donitan de Monda Enigma Federacio, sudoko disvolviĝas en Ĉinio, speciale en Pekino. Nun Ĉinio havas pli ol 20 milionojn da sudoko-amatoroj kaj sudoko rapide populariĝas inter element- kaj mezlernejanoj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio