Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La ĉina registaro por la unua fojo okazigis promocion de filmoj kaj televidaj programeroj en la Internacia Foiro de Televidaj Programeroj
2016-10-20

 

    La 17-an de oktobro en Kanno, marborda urbo en suda Francio, inaŭguriĝis la Internacia Foiro de Televidaj Programeroj. En la tiutage organizita promocio de ĉina videoenhavo "Spertu Ĉinion", pli ol 10 ĉinaj kompanioj montris preskaŭ 20 brilajn filmojn kaj televidajn programerojn por serĉi ŝancojn de internacia elsendo, kaj ricevis atenton de samfakuloj ĉinaj kaj alilandaj.

 

    La foiro okazas dufoje jare, en printempo kaj en aŭtuno, kaj estas la plej grandskala internacia foiro de aŭdovidaj produktoj kaj ciferecaj enhavoj en la mondo. La ĉi-foja aŭtuna aranĝo altiris ĉirkaŭ 14 000 personojn el la koncernaj industrioj de 108 landoj kaj regionoj. Tio estas la unua oficiala promocio de filmoj kaj televidaj verkoj fare de Ĉinio en tiu ĉi aranĝo.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio