Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Monda Tago de Manĝaĵoj -- tago por kune trezori kaj ŝpari manĝaĵojn
2016-10-17
 


    La 16-a de oktobro estas la Monda Tago de Manĝaĵoj. La temo de la tago ĉi-jare estas: "La Klimato ŝanĝiĝas, ankaŭ devas ŝanĝiĝi manĝaĵoj kaj agrikulturo".

 

    Tiutage en Romo, Italio, estis organizita "kurado por nulo-malsato". La aktiveco reasertis la engaĝiĝon de 193 landoj por daŭrigebla disvolviĝo kaj por kompleta forigo de malsato el la mondo ĝis la jaro 2030, kaj instigis la publikon persone partopreni en la rilataj agadoj.

 

    En Ĉinio multaj propagandaj aktivadoj estis okazigitaj tra la lando. En la urbo Nankino de la provinco Jiangsu, malfermiĝis la nacia propaganda semajno por trezori manĝaĵojn. Dum la aktivado okazis rilataj prelegoj kaj disdonado de broŝuroj pri damaĝo-redukto kaj produkto-plimultigo dum la klimato-ŝanĝo por disvastigi rilatajn sciojn al la publiko.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio