Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Konstruota sub la Granda Muro la plej profunda fervoja stacidomo por grandrapidaj trajnoj
2016-10-14

 

    Laŭ informoj el ĉinaj amaskomunikiloj, The Washington Post raportis en la 29-a de septembro ke la ĉina registaro planas konstrui la plej profundan kaj grandan fervojan stacidomon por grandrapidaj trajnoj sub la plej populara sekcio de la Granda Muro, kiu estas parto de la plano pri kunligo inter la ĉefurbo kaj la vintra olimpikejo en 2022.

 

    La nova fervoja linio por grandrapidaj trajnoj mallongigos tempon de la veturado de pli ol 3 horoj al 50 minutoj inter Pekino kaj Zhangjiakou, gastigantaj urboj de la Vintraj Olimpikoj en 2022.

 

    Laŭ la plano, la stacidomo estos konstruita ĉe Badaling nordokcidente de Pekino. Fervojaj inĝenieroj promesis konservi la originalan formon de tiu monda heredaĵejo de UNESKO. Laŭ komento de usonaj komunikiloj, tio estos renkontiĝo de la plej granda konstruo de la antikva Ĉinio kaj la plej ambicia projekto de la nuntempa Ĉinio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio