Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Famaj artistoj de pekina opero en Britio
2016-10-12

 

    Dank' al subteno de la Ministerio de Kulturo de Ĉinio kaj la ambasadejo de Ĉinio en Britio, Yu Kuizhi, Yang Chi, Li Shengsu kaj aliaj 62 artistoj el Ĉina Nacia Pekin-Opera Kompanio refoje vizitos Brition kaj tie prezentos la klasikajn dramojn de pekina opero "Repaciĝo inter generalo kaj ĉefministro" kaj "Legendo de Blanka Serpento". Ili estos prezentataj por la kvara fojo en The Peacock Theatre en Londono de la 13-a ĝis la 15-a de Oktobro. Laŭdire, tio estas la tria vizito al Britio far Ĉina Nacia Pekin-Opera Kompanio post ĝiaj vizitoj al la lando en 2005 kaj 2015.

 

    Yu Kuizhi, fama artisto de pekina opero, diris, ke en la pasinteco oni pasive atendis inviton de aliaj landoj por prezentado de pekina opero, sed nun oni iniciate kreas merkaton eksterlande. Espereble, pli kaj pli altiĝos la pozicio de pekina opero en la internacia merkato.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio