Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kiom da balaaĵoj estiĝos dum 30 tagoj?
2016-10-09
 


    Fremdlanda amaskomunikilo raportis ke laŭ rilata statistiko, ĉiu-tage la urbanoj de Nov-Jorko estigas 12 mil tunojn da balaaĵoj kaj ĉiu usonano averaĝe estigas ĉirkaŭ 2 kilogramojn da balaaĵoj ĉiu-tage. Por veki la atenton de usonanoj pri balaaĵoj, usona ekologiisto komencis kunporti ĉiutage la balaaĵojn, estigitajn de li mem dum la tuta tago, por montri al aliaj homoj, kiom da balaaĵoj li estigos dum 30 tagoj.

 

    Laŭ la raporto, tiu agado "Mi estas balaaĵujo", lanĉita de la ekologiisto Rob Greenfield daŭros ĝis la 19-a de oktobro. Dum la periodo, Greenfield volas vidigi al usonanoj siajn malmoderajn konsumadojn imitante vivmanieron de usonanoj.

 

    Dum la pasintaj du semajnoj, ĉiu-tage Greenfield prenis nur picojn, hamburgaĵojn, frititajn terpomojn kaj sodtrinkaĵojn. Post manĝado li kunportis la uzitajn paperkestetojn, trinkujojn kaj plastajn sakojn. Li ride diris: "Mi estigas balaaĵojn kiel aliaj usonanoj."

 

    Li opinias, ke usonanoj progresis en konscio pri mediprotektado, tamen mankas al ili la konscio pri reduktado de familiaj balaaĵoj. Li diris: "Ili volas aĉeti pli multe da produktaĵoj reutiligeblaj aŭ mediprotektaj, tamen ankoraŭ ne multas homoj, kiuj klopodas por konscie redukti vivbalaaĵojn."

 

    Laŭ statistiko de la neprofita organizo por daŭrigebla disvolvado GrowNYC, en Usono 80% da varoj estas forĵetitaj post unufoja uzo. La loĝantaro de Usono tenas 4.6 % de la totala loĝantaro de la mondo, tamen ĝiaj solidaj balaaĵoj -- 33% de tiuj de la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio