Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Lugu-Lago, virga tero en la mondo
2016-10-09

    Inter sudokcidenta Sichuan kaj norda Yunnan en sudokcidenta Ĉinio smeraldas Lugu-Lago kiel jada spegulo kaj cent-po-cente pura "Perlo sur Altebenaĵo".

 

    Lugu-Lago, unu el la plej grandaj dolĉakvaj lagoj de Ĉinio, areas je 48.45 kvadrataj kilometroj kaj ĝia altitudo estas 2 690 m. Pro sia vasta kaj hela akvosurfaco, la lago havas reputacion de "brilmaro."

 

    Sudoriente de la lago abundas akvoplantoj fekundaj kaj senlimaj, nome "herbmaro". La bluverda "herbmaro" kaj la smeralda "brilmaro" reciproke pliigas siajn belecojn per interkruciĝo.

 

    Lugu-Lago averaĝe profundas je 45 metroj kaj ĝia plej granda profundeco atingas 93 metrojn, la travidebleco de ĝia akvo -- 11 metrojn, kaj la maksimuma superas 12 metrojn.

 

    La lago estas ĉirkaŭita de montoj en diversaj formoj, iuj el ili similas al fefiguroj kaj aliaj al gruoj pretaj por flugi...

 

    Bowa-kreko inter la duoninsuloj Luowa kaj Bowa estas unu el la plej belaj malgrandaj golfoj ĉe Lugu-Lago. Tie kreskas algoj specialaj de la lago. Ili flosas sur la kristale klara akvo kvazaŭ smeraldaĵoj, kaj mirinde igis la lagon kvazaŭ felando.

 

    La kreko Niaojuehu estas alia gemo de Lugu-Lago. La krutaj rokoj en diversaj formoj vivisimilaj estas unikaj de la lago. La ŝtonplatoj en ora koloro kaj kun aparta teksturo kaj belaj vejnoj estas superbaj kaj specialaj al Gulu-Lago.

 

    La insulo Anna'e similas al brila perlo de la lago, se la lasta aspektas kiel krono sur la Altebenaĵo Yunnan kaj Guizhou. Sur la malgranda insulo prosperas arbaroj kaj la bordo estas superŝutita de rokoj bizaraj kaj buntaj. Tie la monto Diino majeste enŝovis sin en nubojn; foren rigardante de sur alta monto oni havas perspektivan panoramon de la lago bela kaj superba.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio