Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Koncerto de ĉina perkuta instrumento kaj ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo okazis en Brazilo
2016-09-30

 

    Por la "Tago de la Konfucea Instituto" en 2016, la Konfucea Instituto kaj la art-instituto de la Universitato de San-Paŭlio komune organizis du kulturajn okazaĵojn, nome la koncerto de ĉina perkuta instrumento kaj ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo.

 

    La koncerto de ĉina perkuta instrumento estis prezentita de perkuta orkestro de la universitato, unu el la latinamerikaj prestiĝaj perkutaj ensembloj. La repertuaroj de la koncerto inkludis partojn de "Xi" kaj "Xuan", kiuj estas reprezentaj verkoj de Guo Wenjing, fama ĉina komponisto. La ekspozicio de la Analektoj de Konfuceo estis kreita de 10 invititaj famaj brazilaj pentristoj, surbaze de rakontoj de la Analektoj de Konfuceo, aldoninte karakterizaĵojn de la brazila arto.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio