Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Grandigita vizit-areo de la Imperiestra Palaco en Pekino
2016-09-30

 

    La 29-an de septembro la Muzeo de Imperiestra Palaco en Pekino plue grandigis sian vizit-areon per malfermo de la nova areo inter Duanhong-ponto kaj Cining-domo en la okcidenta parto de la palaco por ke turistoj povu sperti pli multe da misteroj kaj beleco de tiu ĉi palaco, vizitante kaj aprezante historiajn restaĵojn.

 

    En la nove malfermita areo estas ne nur Duanhong-ponto kaj 18 antikvaj soforoj, sed ankaŭ la studio Virtuala Realo de la muzea instituto por cifereca utiligo de kulturaj havaĵoj, kiu malfermos al lernanto-grupoj. La mistera glacikelo en la palaco funkcios kiel serva areo.

 

    La muzeo plue malfermos vizit-areojn kaj antaŭ la fino de 2016 la malfermitaj areoj okupos 76% de ĝia totala areo kun plilarĝigo de 11% kompare kun tiuj en la pasinta jaro.

 

    La palaco estis ekkonstruita en 1406 kaj finkonstruita en 1420. Antaŭe ĝi estis nomita "Malpermesita Urbo" kaj funkciis kiel loĝejo de 24 imperiestroj de la dinastioj Ming (1368-1644) kaj Qing (1644-1911). La palaco, kun la totala areo de 720 mil kvadrataj metroj kaj la konstrua areo de 150 mil kvadrataj metroj, estas la plej granda kaj la plej bone konservata ligna konstruaĵaro antikva en la mondo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio