Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
10 urboj plej ŝatataj de turistoj en 2016
2016-09-30

Bangkoko, Tajlando
 

    Bangkoko, ĉefurbo de Tajlando, refoje okupis la unuan lokon en la listo de la plej ŝatataj turismaj urboj en la mondo en 2016. Dum la pasintaj jaroj ĝi okupadis la duan lokon kaj la unua estis okupita de Londono en la jaroj 2014 kaj 2015.

 

    La financa serva korporacio MasterCard antaŭkalkulis en sia jarraporto de 2016, ke ĉi-jare Bangkoko akceptos 21.47 milionojn da alilandaj turistoj. La urbo altiris turistojn per siaj viveco, bongustaĵoj kaj najbareco al plej belaj plaĝoj kaj insuloj de la mondo.

 

    Laŭ antaŭkalkulo, ĉi-jare la nombro de turistoj al Londono atingos 18.88 milionojn. Parizo okupis la trian lokon per akcepto de turistoj je 18.03 milionoj da homoj kaj Dubai -- la kvaran per akcepto de turistoj je 15.27 milionoj da homoj.

 

    Laŭ donitaĵoj el 20 plej ŝatataj turismaj lokoj ekster Eŭropo, la ĉefa elspezo de turistoj estas por aĉetado, sed ne manĝado.

 

La 10 plej ŝatataj turismaj lokoj en 2016

 

    1. Bangkoko, Tajlando

    2. Londono, Britio

    3. Parizo, Francio

    4. Dubai, Federacio de Arabaj Emirlandoj

    5. Nov-Jorko, Usono

    6. Singapuro

    7. Kuala-Lumpuro, Malajzio

    8. Istanbulo, Turkio

    9. Tokio, Japanio

    10. Seulo, Korea Respubliko

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio