Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La bela vilaĝo Hongcun
2016-09-29


Tra tiu ponto oni eniras en la vilaĝon Hongcun. (Foto de EPĈ-ano Li Yuwei)
 

    Hongcun, unu el la vilaĝoj plej reprezentantaj de Huizhou-arkitekturo, belas en Yixian-gubernio de Anhui-provinco, kaj estas prenita kiel monda kultura heredaĵo. Ĝi, konstruita en la dinastio Suda Song (1190-1194), havas historion jam de pli ol 800 jaroj.

 

Korto en la vilaĝo Hongcun (Foto de EPĈ-ano Li Yuwei)
 

    Laŭaspekte, la malnova vilaĝo havas la formon de bovo. La artefarita akvo-sistemo, kun totala longo de pli ol 1 200 metroj, dezajnita kaj konstruita de hongcun-anoj aĝas jam pli ol 500 jarojn. Ĝi, kun klara akvo preterpasanta ĉiujn domojn sen interrompo dum la tuta jaro, estas rigardata kiel granda miraklo en la "arkitektura historio".

 

La lageto Luno -- "bova stomako" (Foto de EPĈ-ano Li Yuwei)
 

La kanalo -- "bova tripo"
 

 
    La verda monto Leigang majestas kvazaŭ "bova kapo". La malnovaj arboj imponas kiel "bovaj kornoj". La loĝdomaroj en estetika senordeco de oriento al okcidento similas al granda "bova korpo". La zigzaga kanalo (akvo-sistemo) formas "bovan tripon", la lageto Luno el naturaj fontoj en la vilaĝo -- "bovan stomakon" kaj la lago sude de la vilaĝo en kiu sin ĵetas la kanalo -- "bovan ventron". Kvar pontoj super la rivero ĉirkaŭ la vilaĝo aspektas kvazaŭ "bovaj gamboj". La akvo-sistemo dezajnita kun scienca inĝenieco, provizas la vilaĝanojn per akvo ne nur por estingi fajron, sed ankaŭ por klimatizi la vilaĝon. Ĝi oportunas al akvo-liverado por agrokulturo kaj vivo de la loĝantoj, kreante la bonan medion "klara akvo antaŭ ĉiuj domoj".

 

La lago sude de la vilaĝo -- "bova ventro"
 

Ponto -- unu el la "bovaj gamboj"
 

    Ĉe la enirejo de la vilaĝo staras 2 arboj en la aĝo de pli ol 500 jaroj -- ruĝa poplo kaj ĝinko. La ruĝa poplo ĉe la norda flanko altas je 19 metroj kaj ĝia krono etendiĝas kiel granda ombrelo; la ĝinko ĉe la suda flanko -- je 20 metroj en la formo simila al glavo pikanta al la ĉielo. Tiuj 2 arboj kvazaŭ "bovaj kornoj" estas prenitaj kiel "trezoro" de la vilaĝo kaj simbolas bonan sorton.

 

Ruĝa poplo -- unu el la "bovaj kornoj"
 

Ĝinko -- unu el la "bovaj kornoj"
 

    Laŭ la loka kutimo, la novedzina palankeno devas ĉirkaŭiri la ruĝan poplon por aŭguri feliĉan vivon al la novaj geedzoj; kaj la funebra ĉerko de forpasinta maljunulo devas ĉirkaŭiri la ĝinkon por aludi, ke la mortinto havos multajn genepojn.

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio