Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Establita en Tajlando la unua Ĉina Libro-Centro de Azio
2016-09-28


En la inaŭguro de la Ĉina Libro-Centro
 

    La 23-an de septembro okazis inaŭgura ceremonio de la unua Ĉina Libro-Centro de Azio en Bangkoko, ĉefurbo de Tajlando. La inaŭguron ĉeestis Lu Cairong, vicprezidanto de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG), Li Zhihui, vicestro de Departemento pri Ekstera Disvastigo de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, Anja, vicrektoro de Bangkoka Universitato, Jiang Yufeng, rektoro de la Internacia Instituto de la Bangkoka Universitato, kaj aliaj gastoj el la du landoj.

 


Lu Cairong en subskribo de kunlabora memorando kun la Bangkoka Universitato
 

    Lu Cairong esprimis, ke kiel fenestro por tajlandaj popolamasoj la centro diskonigas Ĉinion. Dum la ceremonio, en la nomo de ĈIEG, li donacis al la Bangkoka Universitato 200 specojn da libroj pri ĉinaj politiko, ekonomio, kulturo ktp.

 

    La Ĉina Libro-Centro estis kune establita de ĈIEG kaj la Bangkoka Universitato sub la gvido de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio. La centro utilos al tajlandanoj, speciale al studentoj en legado de ĉinaj libroj, akiro de informoj el Ĉinio, kono pri kulturo de Ĉinio kaj pri ĝia disvolvo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio