Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kompletigita ĉefa parto de Hongkong-Zhuhai-Makaa ponto
2016-09-28

 

    La 27an de septembro kompletiĝis la ĉefa parto de la ponto, kiu ligas Hongkongon, Zhuhai kaj Makaon.

 

    Kiel supergranda transmara trairejo, ĝi estas la plej longa transmara ponto en la mondo kvazaŭ giganta drako kuŝanta super la maro Lingding. Kun longo de 55 kilometroj, ĝi kunligas la tri urbojn de Hongkongo, Zhuhai kaj Makao. Post kompletiĝo de la tuta ponto, la ŝosea vojaĝo inter Hongkongo kaj Zhuhai mallongiĝos de tri horoj al duona horo.

 

 

    La tri ĉefaj partoj de la vorko, kiuj konsistas el 22,9-kilometra ponto, artefarita insulo kaj 6,7-kilometra tunelo, estas la plej malfacila kun plej multe da inĝeniera kvanto. La ĉefa ŝtal-ponto peza je 420 mil tunoj ekvivalentas 60 Ejfelturojn. Malsame ol aliaj transmaraj pontoj, ĝi estis muntita kiel amasigo de ludbrikoj. Piliero, surfaco, ŝtal-kesta solivo kaj aliaj segmentoj estis unue konstruitaj en Zhongshan, Dongguan kaj aliaj lokoj, kaj poste kunmetitaj, kiam la maro estis kvieta.

 

    Su Quanke, ĉefinĝeniero de la Administracio de la Hongkong-Zhuhai-Makaa Ponto, diris: "La ponto konservas plurajn mondajn rekordojn. Kiel giganta ponto sur la plej grava komerca vojo de la mondo, ĝi estas enkorpigo de la saĝo kaj kreemo de la ĉina pontkonstrua rondo."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio