Aŭtune -- la ferioj en la franca kastelo Greziljo |
2016-09-27 |
Aŭtuna Tumulta Nesto, la 5-a komuna feriado por infanoj, familioj kaj geavoj okazos de lundo, la 24-a de oktobro, je la 18-a horo, ĝis mardo, la 1-a de novembro 2016 tagmeze.
Sube estas detaloj pri kursoj kaj aliaj aktivaĵoj, programo por infanoj.
1, enhavo de kursoj: Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) Super-BEK-kurso, netradicia kurso lernanto-centra; Serge Sire (Rodan-Alpoj) Kreado de Esperantaj sub-tekstoj por vide-filmoj; Elisabeth Barbay (Francilio) Kurso por komencantoj, blinduloj aŭ vidantoj; Bert Schumann (Bretonujo) Cseh-metodo, kurso por komencantoj rekte en Esperanto.
2, por infanoj: Ansofi Markov (Francilio) Animado de la infanoj per ludoj kaj instruado; Elisabeth Barbay (Francilio) Ateliero por instrui fabrikadon de brak-ringoj el elastaĵoj; Ĵak O'Lantern' (Irlando) Folklora Halovena festo, post nia vizito ĉe najbaroj; Elisabeth Barbay (Francilio) Preparo de halevena spektakleto, kunportu vian maskokostumon!
3, aktivaĵoj: Zdravka Bojĉeva (Savojo) Korusa kantado kun Interkant'; Dennis Keefe (Usono, Ĉinujo) 18 eblaj prelegoj laŭ 5 temoj: miaj vojaĝo, lerno-centroj, miaj projektoj, merkatiko kaj reklamado, lingvo-instruado kaj -akirado; Serge Sire (Rodan-Alpoj) Realigo de humuraj bildoj, per desegno, foto, k.s.; Nathalie Dubrulle (Indrio) Ĝardenumado kun la naturkomisiono; Xavier Godivier (Bretonujo) Meditado-ateliero: Prelego pri plenkonscia meditado. Mallonga kurso kun ekzercado, ĉ. 1 horo tage; Eko-turismo: individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo.
4, libroservo surloke.
5, vesperoj: Ni kune kantu famajn popolkantojn, venu kun via gitaro! Ni kune muziku kun nia nova piano, viaj klarneto kaj aliaj muzikiloj. Bert Schumann (Bretonujo) Piĵamorakontoj por infanoj, projekcio de ĉinaj infanlibroj; Xavier Godivier (Bretonujo) Filmoj kun subtekstoj en Esperanto: "Mia onklo de Ameriko" de Alain Resnais (socia psikologio) aŭ muta filmo de Buster Keaton (amuza kaj poezia); Ŝercokonkurso kun ĉiuj: Rakontu viajn plej bonajn ŝercojn en Esperanto (preparu ilin hejme).
6, prezo kaj aliĝo al restado en Greziljono: La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo; Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Ĉio-inkluziva prezo por kompleta restado dum 8 tagoj: inter 319 kaj 540 € (tendejo 274 €); Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco de kompleta restado; Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto: ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 €; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 12 €, tage.
Redaktoro: Wang Lihua
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|