Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kial Twitter volas vendi sin?
2016-09-27

Jack Dorsey, unu el la kunfondintoj de Twitter
 

    Laŭ raportoj de multaj amaskomunikiloj en la 23-a de septembro, Twitter kontaktas kelkajn kompaniojn serĉante sian aĉetanton. Plej frue interkonsento povos esti farita ĉi-jare.

 

    Kvankam Twitter estas unu el la plej popularaj sociaj retoj, tamen delonge ĝi ne profitas kaj pli malbone alfrontas kelkajn enigmajn problemojn kiel malrapida plimultiĝo de la uzantoj, reduktiĝo de la nombro de reklamantoj, kaj malsupera pozicio en la konkurenco kun konkurantoj.

 

    Laŭ la novaĵ-agentejo Reuters ĝis la unuaj du jarkvaronoj de 2016 jam pasis sinsekve 11 jarkvaronoj sen ke la kompanio profitis. En la fino de la dua jarkvarono de la kuranta jaro la amasigita perdo de la kompanio depost ĝia enlistiĝo en la borso estas ĉirkaŭ 2.3 miliardoj da usonaj dolaroj.

 

    En la lasta jaro Jack Dorsey, unu el la kunfondintoj de Twitter, revenis al la firmao kaj komencis servi kiel plenuma direktoro. Por altiri uzantojn, li lanĉis novajn iniciatojn kiel provado de rektaj video-elsendoj. Sed laŭ Reuters lia projekto pri reformoj estas tro optimisme formulita kaj ne povos plene efektiviĝi. Krome, tiaj servoj kiaj rektaj video-elsendoj estas tro novaj kaj ne povas influi plimultigon de uzantoj kaj de vendoj per reklamado.

 

    Laŭ prognozo de la investa banko Kapitalmerkato de la Reĝa Banko de Kanado en la 23-a de septembro la prezo de valorpapero de Twitter povus fali al 14 usonaj dolaroj. La bazo de ĝia juĝo estas rezulto de la enketo, kiu montras ke ĉe reklamantoj mankas fido pri la valoro de la reklamoj de Twitter.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio