Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Aparte superbas ĉi tie la pejzaĝo en frua aŭtuno
2016-09-26

Namjagbarwa, la patro de la montaroj en Tibeto
 

    La montpinto Namjagbarwa estas la patro de la montaroj en Tibeto. Jam en frua aŭtuno ĝi ja montras sian malofte videblan belecon. Sen la bezono de ekspediciado, oni povas ĝui superbajn pejzaĝojn laŭ la ŝtata ŝoseo 318, veturante de Lasao kaj transpasinte la monton Mila. Tie pitoreskas la valo de Nyang-rivero, Sejila-monto, la lagoj Lunang, Yi'ong, Basongco kaj Rawu. Sur la deklivo de Sejila-monto oni povas vidi de malproksime la montpinton Namjagbarwa. (Foto de Xie Gang)

 


Kanas, la plej bela lago en Ĉinio

 

    La pitoreskejo Kanas situas en la meza parto de Altajo, kiu imponas inter Ĉinio, Kazaĥio, Rusio kaj Mongolio. Aŭtune la naturo montras sian plej elstaran pentraĵon impresionisman en Kanas, kie regas la ora koloro, la plej supera reganto de aŭtuno... Tamen, ne sufiĉas por priskribi la aŭtunon de Kanas nur per la ora koloro. Oni povus diri, ke estis Dio mem kiu renversis ĉi tie sian paletron. (Foto de Kang Jian)

 

La valo de Ruĝaj Folioj, natura oksigenejo

 

    Diversspecaj arboj en la montaro Changbai estas la ĉefa fonto de la ruĝa koloro en nordorienta Ĉinio. En la montaro kreskas zantoksiloj (Zanthoxylum bungeanum), evonimoj kaj pli-ol-10-specaj aceroj, kaj ili malavare donas la ruĝan koloron al la naturo, dum la flava pompas el poploj, salikoj, betuloj kaj aliaj arboj, dense oranĝkoloras grandaj folioj de mongolaj kverkoj aŭ maldikaj sed altaj tremoloj en pli malaltaj montregionoj. (Foto de Han Feng)

 

Yading, sunplena loko

 

    La ĉefparto de Yading en la Garze-a Tibeta Aŭtonoma Subregiono, Sichuan-provinco, estas tri famaj montoj, el kiuj fluas zigzaga rivero. Montdeklivoj ambaŭborde de la rivero karmezinas kun densaj arboj vico sur vico. Ruĝiĝintaj aceroj makule disŝutiĝas sur herbejoj kaj inter arboj en la flava koloro. La pejzaĝo belas kvazaŭ dika kaj peza olepentraĵo kun superbeco en ĉiu angulo. (Foto de Wang Bingning)

 

Huzhong, la plej malvarma urbo de Ĉinio

 

    La urbo Huzhong situas en la montaro Granda Xing'an, nordorienta Ĉinio. En aŭtuno regas tie la ora koloro sub la ĉielo hela kaj pura, kaj en la oran koloron miksiĝas ankaŭ la roza kaj la purpura. Tiuj plej brilaj koloroj senlace etendiĝas laŭ montdeklivoj kaj malaperas en la malproksimon. (Foto de Na Songfeng)

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio