Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ekfunkciis la unua ŝtata gen-banko de Ĉinio
2016-09-26

 

    Matene de la 22-a de septembro inaŭguriĝis la Shenzhen-a Ŝtata Gen-Banko. Tio markis oficialan ekfunkcion de la unua kaj sola ŝtata gen-banko de Ĉinio.

 

    Laŭ konigo de Xu Xun, plenuma direktoro de la ŝtata gen-banko, por funkciigi la ciferecan platformon de la banko oni instalis 150 maŝinojn de la tipo BGISEQ-500 por riveli la sinsekvon de nukleotidoj en DNA kaj unu samcelan maŝinon de la tipo RevolocityTM. Ĉiu-jare tiu ĉi cifereca platformo povos kolekti donitaĵojn en la kvanto de 5 petabajtoj (Pb) aŭ 5 milionoj da gigabajtoj, kio egalas al la tuta kolekto de la genoj de 50 mil homoj aŭ tiu de antaŭakuŝaj ekzamenoj de 10 milionoj da homoj jare. Post la altgradigo de la sistemo ĝi povos enteni donitaĵojn en la kvanto de 10Pb aŭ 10 milionoj da gigabajtoj kaj iĝos la plej granda platformo de tiuspecaj donitaĵoj en la mondo. Nun la alirkapablo de la inaŭgurita donitaĵ-centro de la ŝtata gen-banko estas 20Pb aŭ 20 milionoj da gigabajtoj, kaj laŭplane, post plenumado de la duaperioda konstruado de la banko, ĝi atingos 500Pb aŭ 500 milionojn da gigabajtoj. Tiam ĝia kapablo superos tiujn de la tri jam ekzistantaj grandaj centroj pri gen-donitaĵoj en la mondo kaj plenigos la longtempan mankon de Ĉinio je ŝtatnivela centro de donitaĵoj pri genoj. La unua servo de la donitaĵ-centro al la publiko koncernos serĉadon kaj kontrastadon de ne redundaj donitaĵoj en la kvanto de 1Pb aŭ miliono da gigabajtoj kaj envolvos 13 altkvalitajn donitaĵ-bankojn inkluzive de tiuj pri raraj malsanoj, kanceroj, flaŭro de bakterioj en la intesto, agrikulturo kaj diverseco de la specioj. Tio multe akcelos progreson de la mondo en la kampo de sciencoj pri la vivo, ludos gravan rolon en diagnozo kaj kuracado de malsanoj, ekspluatado kaj utiligado de novaj resursoj de agrikulturo, protektado de diverseco de la specioj kaj tiu de la ekologia diverseco, kaj disvolvado de la industrioj pri genoj.

 

    La Ŝtata Gen-Banko de Ĉinio sidas en la nova distrikto Dapeng de la urbo Shenzhen en suda Ĉinio. Nun jam plenumiĝis ĝia unuaperioda konstruado kun la konstrua areo de 47 500 kvadrataj metroj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio