Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Cent minutoj por la Jaro de la Lernanto
2016-09-26

 

    Diskutoj ekis pri la manieroj kuraĝigi niajn novajn retajn lernantojn plustudi la lingvon, ekkoni la ecojn de la parol-komunumo kaj eventuale eniri tiun unikan rondon. La diskutantoj estas eminente kvalifikitaj por alfronti la demandaron, ĉar ili nun plenumas la lastan jaron de la trijara postdiploma studado en la universitato UAM en Poznano, en okcidenta Pollando, kiuj elektis la specialiĝon pri instruado. Aldoniĝis admirinda nombro da partoprenantoj (19) el la unujara kurso pri Instruista Trejnado. Sume, temis pri 22 personoj.

 

 

    Entute, oni rajtas tre kontenti pri la kvanto kaj kvalito de la kursanoj; pli granda nun ol iam ajn tra la lastaj dudeko da jaroj, krome rekorde bonas la proporcio de trijaraj studantoj, kiuj persistis kaj atingis la lastan studjaron. En tiu lasta jaro funkcias specialiĝoj, pri E-literaturo, E-lingvistiko, Internacia kaj Interkultura Komunikado, krome al la jam menciita Instruista.

 

    En tiu centminuta sesio la projekto de UEA pri la Jaro de la Lernanto ricevis prezenton, laŭ la lanĉa artikolo el la julio-aŭgusta revuo Esperanto, flanke de ĝia vicprezidanto. Skizitaj estis la celoj de la jaro, iuj el la konkretaj planoj, kunlaborproponoj por landaj kaj fakaj asocioj, por lokaj grupoj kaj unuopuloj. Laste estis prezentita la skemo de dekduo da aranĝoj, kie la temaro de la Jaro venos en diskuton -- tiuj troviĝas en ĉiuj kvin kontinentoj. Al tiu listo aldoniĝos la ĵusa kaj ĵuse aldonita sesio en Poznano, kie en februaro 2017 la Jaro ricevos duontagan programaron en la sekva studsesio.

 

    Duono de la disponebla tempo estis dediĉita al grupa diskutado laŭ la subaj temoj. Ĝi koncentriĝis al la kontaktado de retaj kursfinintoj, unu grupo esploris la komencajn fazojn -- kiel teni la scivolemon kaj vastigi la oferton de studebloj. La dua grupo pensis pri la plipostaj stadioj: kiel proponi al ili trovi vojojn eniri la komunumon. Ambaŭ grupoj devis zorgi pri skriba protokolado kaj reraportado, sekve ni povas nun prezenti la komence prezentitajn demandojn kaj la reagojn.

 

    Ili spertu internacian etoson. Proponu konkretajn eblojn, eĉ taskojn. Proponu stipendiojn por partopreni eventojn. Proponu karieron en la E-movado. Malkovri, kiuj havas kompetentojn.

 

    Ene de la studsemajno, plia sesio, sub gvido de Katalin Kovats, montris praktike la programon "Ekparolu", kiu rekte plenumas la celon, kiun diskutis la unua grupo. Serio de onkloj kaj onklinoj (spertaj esperantistoj -- inter kiuj instruistoj), kun kiu rajtas konversacii kaj ĉe kiu starigi demandojn la sinanoncintaj kursfinintoj.

 

(proponita de Vito Tornillo el Italio)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio