Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Funkciulo de IMF: bone iras la preparo por aldono de juano al SDR
2016-09-23

 

    La 21an de septembro altranga funkciulo de la Internacia Mona Fonduso (IMF) diris, ke bone iras la preparo por aldono de juano al SDR (speciala retrata rajto), kaj la aliĝo de juano estas mejlŝtona en la internacia monsistemo.

 

    Andrew Tweedie, direktoro de IMF pri financo, diris tiutage en telekunveno, ke lastatempe IMF kaj uzantoj de speciala retrata rajto intense kunlaboris kun Ĉinio por glata aldono de juano al SDR, kaj nun la preparo iras orde.

 

    Siddharth Tiwari, direktoro de IMF pri strategio, politiko kaj revizio, diris en la telekunveno, ke la aldono de juano al speciala retrata rajto estas mejloŝtono de la aliro de Ĉinio al la monda financa merkato kaj ankaŭ la rekono de la kontinua reformo de Ĉinio.

 

    Tiwari atentigis, ke la aldono de juano al speciala retrata rajto povas pli bone reflekti konsiston de la ĉefaj mondaj monoj, helpas pliigi reprezentadon kaj altiron de la speciala retrata rajto kaj fari la internaciajn sistemojn financan kaj monan pli stabilaj kaj sanaj, kaj utilas al la stabileco kaj kresko de la monda ekonomio.

 

    La speciala retrata rajto estis establita de IMF en 1969 kiel internacia rezerva kapitalo por replenigo de la manko de oficiala rezervo de la membroj, kaj ĝia valoro estas decidita de la rezervaj valutoj de usona dolaro, eŭro, eno kaj sterlinga pundo.

 

    IMF taksas la specialan retratan rajton en ĉiu kvina jaro. En la lastjara takso IMF decidis, ke juano estu aldonita al la speciala retrata rajto. La decido validiĝos en la 1a de oktobro ĉi-jare.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio