365-metra ŝton-gravuraĵoj de Dao De Jing en Sanmenxia de Ĉinio |
2016-09-22 |
La ŝton-muro kun gravurita Dao De Jing
En la pitoreskejo Hangu-pasejo de la urbo Sanmenxia, Henan-provinco, staras gravurita ŝton-muro Libro pri Moralo longa je 365 metroj kaj alta je 12.3 metroj. Sur la muro estis gravurita la teksto de Dao De Jing verkita de ĉina antikva pensiulo Laŭzi. Ĝi estas la plej granda ŝton-gravuraĵo en Ĉinio.
La teksto gravurita en ĝŭan-kaligrafio (speco de antikva stilo de ĉina kaligrafio) kaj aranĝita en la formo "一" ŝajnas al longa drako grandanima. Por faciligi komprenon kaj legadon en la malsupro de la teksto oni gravuris samajn enhavojn en la regula manskribo de Zhao Mengfu, kaligrafo en Yuan-dinastio (1271-1368). Nun tiu ŝton-gravuraĵo de Dao De Jing iĝis reprezentanta vidindaĵo en la pitoreskejo Hangu-pasejo.
En la lastaj jaroj de la periodo Printempo kaj Aŭtuno (770-476 a.K), Laŭzi iris okcidenten por ermite vivi. Li ekiris de Luoyang kaj trapasante Hangu-pasejon li tie restadis por 5 monatoj, invitite de loka ŝtatoficisto Yin Xi, kaj verkis Dao De Jing kun pli ol 5 mil ideogramoj. Ĝi, nomita kiel kristaliĝo de la Orienta saĝo, donis grandan influon al la nacia kulturo de Ĉinio kaj havas pozitivan signifon por konstrui harmonian spiritan hejmon.
Peng Zhaolu, laboranto de Hangu-pasejo, konigis: "La 365-metra gravurita ŝton-muro signifas, ke en ĉiu tago de la tuta jaro kun 365 tagoj oni spertas la saĝon de Laŭzi. Kiel naskiĝloko de Dao De Jing, Hangu-pasejo esperas, ke tiu ŝton-muro vekos intereson de la turistoj pri Dao De Jing kaj la kulturo dum la periodo de Laŭzi."
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|