Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
La 12-a Internacia Himalaja Renkontiĝo, 2017, Nepalo
2016-09-21

 

    La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 12an Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo, kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecon. Partoprenante la renkontiĝon, vi havas la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj, kiuj partoprenos en la sama programo.

 

    Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en Katmanduo-valo, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. Tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj atestas ĝian riĉan kulturan pasintecon. Notindaj estas tiuj de Patano kaj Bhaktapuro, kie vi povos vidi kiel nevaraj kaj tamangoj, la originaj etnoj de la valo, restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ la multeflanka moderniĝo de la valo. En Katmanduo, ni povas organizi paralelajn vizitojn al vidindaĵoj por ke multfojaj partoprenantoj havu novan sperton. Nun eblas per kablotramo grimpi la monton Nilgiri alta je 2 500 metroj en la sudo de Katmanduo. Vere ĉiuj aĝgrupoj facile povas ĝui la programerojn de la Renkontiĝo.

 

    La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo, 2017, estos vojaĝi al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente for de Katmanduo je 200 kilometroj. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara oni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj Anapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8 000 metroj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.

 

    De Lamaĉaur (Pokhara) ni komencos rondpiedvojaĝon tra Anapurna Himalaja Regiono. Dum tiuj tagoj ni havigos al vi (krom kelkajn dolorajn muskolojn!) bonegan ideon pri vilaĝa vivo en la montaro. Vi ankaŭ ĝuos majestajn vidaĵojn de Anapurna II, Nilgiri kaj Lamjung Hiaml. Ĉi tiu vilaĝo Sikles (unu el la plej malnovaj kaj 2a plej granda vilaĝo de Gurung) piedvojaĝo al la bazo de la monto Anapurna estas unu el la plej bonaj vojoj en la tuta mondo kun bonegaj montaraj spektakloj kaj vidindaĵoj en la alteco de 2 mil metroj super la marnivelo. Sikles situas sub la ombro de Annapurna II kaj Lamjung Himal. Ĝi estas la due plej granda vilaĝo de Gurung (montara tribo). Vojaĝantoj povas spekti bone protektitan ekzemplon de tradicia Gurung-kulturo. Vivmaniero de la lokaj homoj kaj manfaritaĵoj (ekzemple vestkudrado) estas allogaĵoj de la vilaĝo. Oni ankaŭ povas spekti bonan naturon kaj antikvan farun-muelejon. Tie oni povas observi la vivon kaj kulturon de la etnaj popoloj, precipe Gurung, Ghale kaj Thakali.

 

    La Gurung kaj Ghale estas famaj pro siaj kuraĝo kaj braveco en batalo. Multaj el ili servas en armeoj de diversaj landoj. La gurunga popolo parolas sian propran lingvon. Laŭ lingva kaj etna ecoj ili parencas al la magar, thakali kaj kirati gentoj. La gurungoj estas ankaŭ famaj pro sia honesta pensmaniero kaj siaj riĉaj danca kaj muzika tradicioj. Ili estas ĉiam ridemaj malgraŭ siaj penegaj vivoj. Ili plejparte vivas en la alta Lamĝung- kaj Kaski-distrikto laŭ la flanko de la rivero Marsangdi. La vivo de tiuj montaraj homoj estas modesta, ĉar laboro sur la deklivoj estas peniga. La montareto tie estas kovrita de arbaro de rododendroj, la belegaj naciaj floroj de Nepalo. Vi ĝuos ankaŭ vidojn de nigraj simioj, cervoj kaj diversaj specoj de birdoj montaraj.

 

    Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj vilaĝaj hoteloj. Ĉiuj manĝkostoj en viaj partoprentagoj kaj aliaj kostoj (enirpago, transporto ktp) en Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto, sed tiu ne kovras asekuron. La kotizo estas kalkulita ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 150 eŭrojn tage, multaj niaj servoj estas volontulaj de nepalaj esperantistoj.

 

    Laŭtaga skizo de Sikles Piedvojaĝo:

    La 26an de februaro: Alveno, enhoteliĝo kaj bonvenigo;

    La 27an de februaro: Vindindaĵoj en Katmanduo;

    La 28an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo;

    La 1an de marto: Katmanduo al Pokhara (820m alta, 6 horoj);

    La 2an de marto: 4 horoj da marŝado (Pokhara -- Kalikasthan 1 150 m alta);

    La 3an de marto: 5 horoj da marŝado (Kalikastan -- Lamaĉaur 910 m alta);

    La 4an de marto: 6 horoj da marŝado (Lamaĉaur -- Sikles 1 980 m alta);

    La 5an de marto: 6 horoj da marŝado (Sikles -- Galegaun 1 800 m alta);

    La 6an de marto: 6 horoj da marŝado (Galegaun-Hyanja-Pokhara 1070 m alta);

    La 7an de marto: Pokhara -- Kathmandu;

    La 8an de marto: Libera tago kaj Adiaŭa Vespero;

    La 9an de marto: Foriro;

   

    Mallongaj informoj pri Sikles-trako:

    Nomo de la trako: Sikles-vilaĝa trako;

    Loko: Annapurna regiono;

    Minimuma altitudo: 820 metroj;

    Maksimuma altitudo: 1 980 metroj;

    Transporto: tera transporto.

    Komenciĝas de: Kalikasthan kaj finiĝas ĉe: Hyanja;

    Marŝado ĉiutage: 4-6 horoj;

 

    Aliĝilo:

    Por aliĝi al la 12a Himalaja Renkontiĝo en Nepalo (de la 26a februaro ĝis la 8a de marto 2017), bonvolu kontaktiĝi kun Nepala Esperanto-Asocio, G. P. O Box: 10518 Kathmandu, Nepal; Telefono: 00977-9841273761; Rretadreso: nespa.1990@gmail.com.

 

(proponita de Leopold Patek)

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio