Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio rapidigas paŝojn de urba forstumado
2016-09-21

 

    La 19an de septembro en Yan'an de Shaanxi-provinco, Zhang Jianlong, estro de la Ŝtata Forstokultura Administracio, diris, ke en la lastaj jaroj rapide kreskis arbaroj en ĉinaj urboj, kaj tio jam fariĝis grava punkto de la forstumado. Ĉinio rapidigos la paŝojn de urba forstumo por starigi ses ŝtatnivelajn arbarajn urbgrupojn antaŭ 2020.

 

    Zhang diris, ke Xi'an kaj aliaj 21 urboj estis honoritaj kiel ŝtataj arbaraj urboj. Laŭ statistiko de pli ol 180 urboj, dum la periodo de forstumado ĉiu el ili forstumis averaĝe 200 milojn da muoj da terenoj, preskaŭ unu procento de la urba areo. La mezumo estis multe pli granda ol la averaĝa kresko de la tuta lando en tiu periodo.

 

    Zhang diris, ke la urba forstumado dependas de montoj, akvovojoj, vojretoj kaj forstoj. La interligo de ekosistemo inter regionoj estos efektivigita per konstruado de ekologiaj koridoroj kaj urba forstumado. Estos starigitaj ses arbaraj urbgrupoj, ekzemple tiu de Pekino, Tianjin kaj Hebei, tiu de la Jangzia Delto kaj tiu de la Perl-rivera Delto. Interurbaj forstoj kaj marĉejoj liveros firman ekologian garantion por daŭripova disvolvado de urbgrupoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio