Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Uber komencis la unuan testan servadon de senŝoforaj aŭtoj
2016-09-20


Senŝofora aŭto de la kompanio Uber
 

    Lastatempe Uber, kompanio pri tutglobaj servoj de transportado, por la unua fojo komencis testan servadon de senŝoforaj aŭtoj en Usono.

 

    Laŭ raportoj de eksterlandaj amaskomunikiloj, en la unua tago de la testado kvar senŝoforaj aŭtoj ricevis mendojn laŭ normala procezo. Pasaĝeroj kiuj mendis la servon de senŝoforaj aŭtoj per aparta softvaro povas senpage sperti la servon de tiuj veturiloj.

 

    En la kvar aŭtomobiloj estas instalitaj multaj retkameraoj, tutgloba loktrova sistemo kaj radar-sistemo detektanta la kondiĉojn de la vetero kaj tiujn de la vojo. Kun tiuj instalaĵoj la aŭtoj estas elprovataj en pluraj kompleksaj kaj ŝanĝiĝemaj vojoj. Kvankam la aŭtomata stir-sistemo estas la ĉefa ŝoforo, por certigi la sekurecon de pasaĝeroj, en ĉiuj tiuj veturiloj sidas du inĝenieroj: unu el ili stiras la aŭton en tro kurboplena vojo kaj la alia sekvas la funkciadon de la stir-sistemo.

 

    Kvankam la testa veturado jam komenciĝis, kelkaj fakuloj antaŭdiras, ke por grandskala adopto oni bezonos ankoraŭ jarojn aŭ eĉ jardekojn, ĉar eventuale montriĝos serioza danĝero, se la pohora rapido superos certan limon.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio