Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pli da britoj lernas la ĉinan lingvon
2016-09-19


En la 17a de marto 2015, ĉina instruisto de matematiko Lin Lei (la unua de dekstre) instruis triagradajn lernejanojn en la elementa lernejo Harris en Essex, nordorienta Londono.
 

    La 10an de septembro la retejo de la brita revuo Ekonomikisto raportis, ke iuj lernejoj trovis pli kaj pli grandan merkaton de dulingva instruado. Kenstington Wade, privata lernejo en okcidenta Londono, venontjare akceptos lernantojn en la aĝo de 3 ĝis 13 jaroj. La lernejo donos dulingvan instruadon, la ĉinan kaj la anglan, kaj kombinos la ĉinan kaj okcidentan instru-metodon, kun la lernokotizo de 15 miloj da britaj pundoj ĉiujare. Fondinto de la ĉinlingva infanĝardeno Espera en Barbican celis, ke etuloj de la infanĝardeno fariĝos civitanoj kun "monda konscio kaj mondaj kapabloj".

 

    Por pli da investo al ĉinlingva lernado, la brita registaro anoncis en la 7a de septembro, ke ĝi asignos 10 milionojn da pundoj por ke pli ol 5 mil lernantoj de publikaj lernejoj povu flue paroli la mandarenan antaŭ 2020. Samtempe Instituto de Edukado sub Universitato de Londono, kiu subtenas la programon, planas trejni cent kvalifikitajn ĉinlingvajn instruistojn.

 

    La raporto diris, ke la du lernejoj jam komencis planon pri ekspansio. Kenstingon Wade konsideras starigi filion en aliaj lokoj de Eŭropo. Ĉina investanto kontaktiĝis kun la infanĝardeno Espera kaj deziris enkonduki la markon en Ĉinion. La origina celo estas lernigi al britaj infanoj la mandarenan, tamen la sekva paŝo eble estos instrui la anglan al ĉinaj infanoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio