Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nekonata verko de Zamenhof en la postkongresa Ondo
2016-09-18

 

    La postkongresa kajero de La Ondo de Esperanto, presita antaŭ tri semajnoj en Litovio, estas pli ampleksa ol kutime pro artikoloj pri multaj aranĝoj okazintaj dum la Kongresa Sezono en Esperantujo. Al la plej granda kaj grava el ili – la 101a Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, Slovakio -- estas dediĉitaj pluraj tekstoj, inkluzive de la tradicia prikongresa artikolo de Jukka Pietiläinen, kiu ĉi-jare redaktis la kongresan kurieron. Al la kongreso estas dediĉita ankaŭ la kovropaĝo kiun ornamas foto el la esperantista procesio tra la urbocentro de Nitro.

 

    Bone pritraktataj estas ankaŭ aliaj kongresoj kaj konferencoj, okazintaj preskaŭ samtempe en Slovakio: kongresoj de romkatolikaj kaj la protestantaj kristanoj-esperantistoj, la 20a Internacia Medicinista Esperanto-Konferenco, kaj la internacia lingvopolitika konferenco Perspektivoj de lingva komunikado en la Eŭropa Unio...

 

    En la plej freŝa Ondo estas teksto, kiu alportas tute novan informon pri la iniciatoro de Esperanto. Nome, ni trovis en la Ŝtata Ruslanda Biblioteko en Moskvo, (eksa Biblioteko Lenin) ĝis nun nekonatan presaĵon de Zamenhof. Ĝi aperis en Peterburgo en la jaro 1886a, do unu jaron antaŭ la apero de la Unua Libro.

 

    Temas pri grandformata tripaĝa kajero, kiu enhavas okversan kantaĵon de Zamenhof kun muziknotoj de Rozenoer. Ĝi estas verkita en unu plia Praesperanto kaj presita per literoj de tiutempa rusa alfabeto, dum la muzikaj indikoj (italaj) estas latinliteraj.

 

(el La Balta Ondo)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio