Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis la 1-a Monda Ekspozicio de Meteoritoj
2016-09-14


Inaŭguriĝis la ekspozicio de meteoritoj.
 

    En la 13-a de septembro la 1-a Monda Ekspozicio de Meteoritoj inaŭguriĝis en la urba muzeo de Jilin, la sola muzeo pri meteoritoj en Ĉinio. Preskaŭ cent pecoj da delikataj meteoritoj estas elmontrataj. La ekspozicio daŭros ĝis la fino de oktobro.

 


Kelkaj specimenoj por esplorado estas elmontrataj por la unua fojo.
 


Du meteoritoj el la suda poluso
 

    La elmontrataj meteoritoj estas el Ĉinio, Usono, Rusio, Brazilo, Argentino, Aŭstralio, la suda poluso kaj aliaj regionoj de la mondo. La eksponaĵoj esence enhavas ĉefajn kategoriojn de la meteoritoj troveblajn sur la terglobo. Ili ankaŭ inkludas maloftajn meteoritojn el la marso, el la luno kaj tiel plu. Krome, estas eksponataj por la unua fojo kelkaj specimenoj ĝis nun uzataj nur por esplorado.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio