Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Klasika Kun-opero prezentita en Seulo
2016-09-08

 

    2016 estas ĝuste la jaro de la 400-a datreveno de la forpaso de Tang Xianzu, granda ĉina dramaturgo nomata "Ŝekspiro en Oriento". Por memorfesti la datrevenon kaj por heredi la kulturon de la ĉina klasika dramo, vespere de la 6-a de septembro la Kun-opero La pavilono de peonioj estis por la unua fojo prezentita en la Centro Sejong, altnivela centro por prezentaj artoj en la Korea Respubliko. La koreaj spektantoj povis ĝui la klasikan dramon verkitan antaŭ pli ol 400 jaroj kaj senti la belecon de la arto de Kun-opero.

 

    La ĉi-foja prezento de La pavilono de peonioj en la Centro Sejong estis la unua aranĝo de la seriaj aktivecoj por memorfesti la 400-an datrevenon de la forpaso de Tang Xianzu, kiu ĝis hodiaŭ estas konsiderata kiel giganto en la ĉina literaturo. La prezento en la Centro Sejong ripetiĝis en la 7-a de septembro, kaj la dramo estos prezentita ankaŭ en la urboj Daejeon kaj Nonsan, kaj pluapaŝe akcelos la popularecon de la ĉina Kun-opero en Koreio.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio