Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Statuo de seks-sklavino de Korea Respubliko starigota en Germanio
2016-09-08


Statuo de seks-sklavino de la Korea Respubliko (dokumenta foto)
 
    Por bonvenigi la 68-an datrevenon de la publikigo de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, la germana urbo Freiburg starigos en la urbocentro fine de la kuranta jaro statuon de "porpaca junulino", alinome statuo de seks-sklavino, memore al la viktimoj de seksperfortoj fare de japanaj armeoj. Nuntempe en la mondo estas ĉ. 40 statuoj de seks-sklavinoj, ili plejparte estas en la Korea Respubliko, Usono, Kanado kaj Aŭstralio. La statuo en Freiburg estos la unua en Eŭropo.
 
    La novaĵ-agentejo Yonhap informis en la 5-a de septembro, ke Yeom TaeYoung, urbestro de Suwon, Korea Respubliko, diskonigis, ke Suwon atingis interkonsenton pri la statuo kun sia amika urbo Freiburg. Yeom TaeYoung diris, ke starigo de la statuo ne nur estas por memorigi la suferintojn, kiuj fariĝis seks-sklavinoj de japanaj armeanoj dum la Dua Mondmilito, sed ankaŭ montris la volon de la du urboj por akceli la pacon de la mondo.
 
    Korea Times informis, ke la homfiguro de la statuo en Freiburg estos la sama al tiu, kiu troviĝas antaŭ la japana ambasadorejo en Seulo, starigita decembre de 2011.
 
Redaktoro: Niu Xueqin
 

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio