La plej prestiĝaj universitatoj publikigitaj de QS |
2016-09-08 |
Massachusetts-Instituto de Teknologio La 6-an de septembro, la eduka organizo Quacquarelli Symonds (QS) publikigis la liston de la plej prestiĝaj universitatoj en la mondo en 2016-2017. Massachusetts-Instituto de Teknologio okupis la unuan lokon en la listo, Stanford-Universitato -- la duan, kaj Harvard-Universitato -- la trian. La unuaj 10 lokoj estis okupitaj de kvin usonaj universitatoj, kvar britaj kaj Svisa Federacia Instituto de Teknologio en Zuriko. Nacia Universitato de Singapuro, la unua en Azio, troviĝas en la 12-a loko de la listo. Inter la unuaj 100 universitatoj estas 12 el Ĉinio, inkluzive de 4 el la ĉeftero de Ĉinio. Ili estas Tsinghua-Universitato en la 24-a loko de la listo, la Pekina Universitato -- la 39-a, Fudan-Universitato -- la 43-a, kaj Ŝanhaja Jiaotong-Universitato -- la 61-a.
Inter la unuaj 100 universitatoj por esplorado estas 12 el Ĉinio, inkluzive de 7 el la ĉeftero, 2 el Hongkongo kaj 3 el Taiwan. Per tiu nombro, Ĉinio daŭre okupis la duan lokon en la mondo post la pasinta jaro, nur post Usono per 36.
Krom la listo de la plej prestiĝaj universitatoj laŭ sintena stato, Quacquarelli Symonds publikigis ankaŭ listojn de tiuj laŭ fako.
Redaktoro: Niu Xueqin
Ipernity: El Popola Chinio Facebook: EPC El Popola Chinio Twitter: El Popola Chinio WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
|