Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina ambasadoro al Britio: Pintkunveno de G20 alportos novan ŝancon de tutgloba kunlaboro al Ĉinio kaj Britio
2016-09-03

    Ĵaŭde laŭ la loka tempo ĉina ambasadoro al Britio Liu Xiaoming publikigis artikolon en la brita ĵurnalo Daily Telegraph, dirante, ke la Pintkunveno de G20 en la ĉina urbo Hangzhou alportos novan ŝancon de tutgloba kunlaboro al Ĉinio kaj Britio. La artikolo montris, ke brita ĉefministro Teresa May ĉeestos la Pintkunvenon, kaj intertempe okazos duflanka renkontiĝo de ĉina kaj brita gvidantoj. Tio ne nur estos grava altnivela kontakto inter Ĉinio kaj Britio de post la sukcesa ŝtatafera vizito de ĉina prezidanto Xi Jinping al Britio en la pasinta jaro, sed ankaŭ la unua renkontiĝo inter gvidantoj de Ĉinio kaj Britio post formiĝo de la nova brita registaro. La renkontiĝo havos gravan signifon por disvolvi la dulandajn rilatojn en la estonteco.

el ĈRI

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpopolachinio@126.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio