Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Inaŭguriĝis Shoton-festo en Lasao
2016-09-02

    La 1an de septembro en Lasao inaŭguriĝis la jara Shoton-festo. Kiel grava parto de la festo, la montrado de Budho-pentraĵo en la Templo Zhaibung altiris dek milojn da budhanoj kaj turistoj en- kaj eksterlandaj.

 

 

    Je la oka horo matene sub la unua sunbrilo, aŭdiĝis solena klariono en la valo Gebeiwoz, kie sidas la templo Zhaibung. Grandioza silka Tangka-pentraĵo de Ŝakjamunio estis senvualigita antaŭ la vizitantoj. La publiko ekbolis. Lokano Choedon diris:" Mi estas ege ekscitita, ĉar mi dum longa tempo atendis tiun ĉi momenton. Ni estas kontentaj. Ni deziras, ke ĉiuj estu feliĉaj."

 

 
 
    Samtempe en la parko Norbu Lingka komenciĝis la Festivalo de Tibeta Opero, kiu estis enlistigita de Unesko kiel nemateria kultura heredaĵo. Shoton-festo ĝojigas ŝatantojn de Tibeta Opero, ĉar ili povas ĉiutage aprezi la operon dum la festo. Maljunulo Tashi Tsering diris: "Ni spektas teatraĵon de la Tibeta Opero, kvazaŭ ni retrorigardas la historion. Mi tre ĝojas, ke tiuj teatraĵoj estas bone protektataj. Dum la sep tagoj de la festo mi ĉiutage spektas la prezentadon."
 

    Shoton-festo estas celebrata ĉiujare en la 30a de junio laŭ la tibeta kalendaro. Shoton signifas jogurton. Ĝi originas en la mezo de la 11a jarcento, kiam homoj prezentis jogurton al monaĥoj, kiuj ĵus finis religian studadon. La kutimo daŭras ĝis hodiaŭ, kaj fariĝis tradicia festo kun montrado de Budho-pentraĵo, ludado de la Tibeta Opero kaj aliaj artaj prezentoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio