Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU
2016-08-31

 

    Eŭropa Unio postulas, ke TEJO repagu grandan parton de la pasintjara administra subvencio de preskaŭ 20,000 eŭroj, ĉar la kondiĉoj de la subvencio ne estis plenumitaj. Por povi laŭregule elspezi la ĉi-jaran subvencion TEJO nun urĝe provas dungi plurajn portempajn oficistojn.

 

    Jam de multaj jaroj TEJO regule ricevadas administran subvencion de EU, kiun oni uzas parte por dungi proprajn oficistojn, parte por formale pagi por TEJO-rilataj servoj de la Centra Oficejo. En 2015 TEJO ricevis tiucele 19,499 eŭrojn de la EU-instanco EACEA, kaj en 2016 eĉ pli, 27,558 eŭrojn.

 

    Ĉiujare TEJO devas raporti al EACEA pri la laŭregula uzo de la subvencio por ricevi finan aprobon. La raporto kaj la aprobo ĝis lastatempe estis rutinaj aferoj, sed ĉi-jare TEJO pro fuŝa interna administrado tute neglektis fari la raporton, kiu devis esti sendita ĝis la fino de februaro.

 

    Tio vekis la atenton de la kontrolistoj en Bruselo, kiuj fine en majo postulis, ke la mankanta raporto fine estu liverita. La postulo de EACEA kaŭzis panikon ĉe TEJO, ĉar daŭre mankis eĉ la internaj financaj dokumentoj de TEJO pri la jaro 2014, kiuj eĉ al la komitato de TEJO ne estis senditaj ĝustatempe.

 

    La raporto estis rapide kunmetita kaj sendita al Bruselo, sed verŝajne la granda malfruo jam vekis la suspektojn de la kontrolistoj, kiuj pli atente ol kutime observis la detalojn, kaj konstatis ke TEJO devos repagi parton de la subvencio, ĉar ĝiaj kondiĉoj ne estis plenumitaj.

 

    La ĉefa afero kiun EACEA ne povis akcepti estis, ke TEJO dungis oficiston el ekster EU, kvankam estis kompetentaj kandidatoj ankaŭ ene de EU, interalie la antaŭa prezidanto de TEJO Łukasz Żebrowski. Kompreneble oni povas argumenti, ke TEJO rajtu dungi oficistojn el ajna lando, sed se oni pagas la salajron per EU-subvencio, necesas observi la regulojn de EU.

 

    TEJO tamen elektis ĉirkaŭiri la regulojn: ĉar formala dungo ne eblis pro EU-reguloj, oni anstataŭ salajro pagis al la oficisto rekompencon kontraŭ fakturoj. Tiun proceduron EACEA ne aprobis, kaj sekve TEJO devos repagi al EACEA la dumonatan salajron de la tuttempa oficisto kiu estis dungita komence de novembro 2015.

 

    La administra subvencio estis donita por tutjara plentempa dungo de oficisto, sed la oficisto laboris nur dum la lastaj du monatoj de 2015. Por tamen povi uzi la tutan subvencion, TEJO kiel kutime aldone prezentis en sia raporto al EACEA fakturon de UEA pri la TEJO-rilata laboro de kelkaj oficistoj de la Centra Oficejo. Se tiu fakturo estos aprobita en la detala kontrolo de EACEA, TEJO rajtos teni la ĉefan parton de la administra subvencio de 2015. Alikaze necesos repagi plian, tre grandan monsumon.

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio