Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Kanadaj amaskomunikiloj: Ĉinio ludos dominan rolon en Pintkunveno de la Grupo 20
2016-08-30

 

    Kanadaj amaskomunikiloj raportis, ke en la lastaj jaroj Ĉinio parolis favore al emerĝantaj ekonomioj en la internaciaj aferoj, kaj senĉese penis por la atingo de la Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĉinio ludos dominan rolon en la Pintkunveno de la Grupo 20.

 

    Ĉinio aktive partoprenis en ĉiuj pasintaj pintkunvenoj de la Grupo 20, kaj efike taktis la financan krizon en 2008, kio faris Ĉinion respondeca lando akcelanta la reformon de la monda ekonomia regado, kaj liveris al Ĉinio la ŝancon kontribui por plialtigo de integreco de makroekonomia politiko kaj ekonomia kreskado de la mondo.

 

    Post la Pintkunveno de la Grupo 20 en Brisbano en 2014, Ĉinio iom post iom montris sian potencialon konduki la pintkunvenon. Ĝi ankaŭ laŭtigis sian voĉon en makroekonomia kunlaboro, internacia komerco kaj investado, novig-akcela disvolvado, kaj regado de internacia ekonomio kaj financo.

 

    Kanadaj amaskomunikiloj opiniis, ke Ĉinio havas grandegan merkaton, kaj ludas pioniran rolon en monda ekonomia regado. Ĝia prestiĝo en la monda ekonomio altiĝas plu.

 

    La kunveno, kiu okazos septembre en Hangzhou, donos al Ĉinio la ŝancon montri sin. Tio pruvas, ke Ĉinio estas respondeca granda lando, kiu povas harmonie ekzisti kune kun aliaj ĉefaj fortoj de la mondo. Ĉinio faros pli grandan kontribuon por disvolvado kaj kunlaboroj kadre de la monda ekonomio.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio