Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Pintkunveno de la Grupo 20 helpas leviĝon de Ĉinio
2016-08-29

 

    Baldaŭ okazos la Pintkunveno de la Grupo 20. Ĝi estas grava kunveno okaze de turniĝo de la disvolvado de la monda ekonomio kaj la Grupo 20. Post profunda komunikado kaj kunordigo ĉiuj partioj venis en akordon pri temoj, celoj kaj gvidprincipo de la kunveno. La kunveno espereble realigos trarompon kaj fariĝos mejloŝtono en la historio de la Grupo 20.

 

    Kiel gastiganto, Ĉinio ludos gvidan kaj dominan rolon por sukceso de la kunveno kaj faros apartan kontribuon por atingo de la celo de forta, daŭripova kaj ekvilibra disvolvado de la monda ekonomio. La kunveno ankaŭ puŝos la ĉinan ekonomion profunde integriĝi kun la monda ekonomio kaj havos gravan kaj profundan influon sur la efektivigon de la 13a Kvinjara Plano kaj du Cent-Jaraj Celoj de Ĉinio.

 

    La 13a Kvinjara Plano prezentas kvin ideojn de noviga, kunordiga, verda, malferma kaj dividebla disvolvado, emfazas novigon kiel la unuan movforton de disvolvado kaj metas ĝin sur ŝlosilan lokon de la ĝenerala aranĝo de la nacia disvolvado. La kunveno prenas novigon kiel sian unuan temon, emfazante novigon kaj strukturan reformon kiel ŝlosilan elementon por antaŭenigo de disvolvado, kaj donas apartan gravecon al reformo, malfermo kaj kunlaboro por disvolvado.

 

    Celoj kaj disvolva pensado de la plano kaj la kunveno estas konformaj. La disvolvado de la ĉina ekonomio estas regula, tiel ke ju pli la ĉina ekonomio estas malfermita kaj strikte ligita kun la monda, des pli grandaj estas la kineta energio por la disvolvado kaj la sekureco de daŭripova kaj fortika kreskado. La kunveno strikte ligos Ĉinion kun aliaj landoj kaj liveros pli da apogo al la daŭripova kaj fortika kreskado de la ĉina ekonomio.

 

(Yin Chengde: eksa konsilisto de la ĉina ambasadorejo al Usono)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio