Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Estis eksportita la kopirajto de la anglalingva libro Mia Persona Sperto en Tokia Juĝado
2016-08-26

 

    La 24-an de aŭgusto, Eldonejo de Ŝanhaja Jiaotong-Universitato kaj la eldona kompanio Palgrave Macmillan subskribis kontrakton pri eksporto de kopirajto de la anglalingva libro Mia Persona Sperto en Tokia Juĝado, en la inaŭgura tago de la 23-a Pekina Internacia Librofoiro. Tiu libro kolektis taglibron de ĉina juĝisto Mei Ru'ao skribitan dum la Tokia Juĝado, kaj lian gravan verkon "La Internacia Milita Tribunalo en Ekstrema Oriento".

 

    Mei skribis en la taglibro: "Mi ne estas revenĝisto kaj ne havas intencon kulpigi la japanan popolon pro la sangaj ŝuldoj lasitaj de la japanaj imperiistoj al la ĉina popolo, tamen mi kredas, ke forgeso de suferoj en la pasinteco eventuale kaŭzos katastrofon en la estonteco."

 

    Jiang Yaopeng, sekretario de la partia komitato de la eldonejo, diskonigis, ke Japanio faris longtempan agresadon kaj perfortaĵojn en Ĉinio, "Dum tre longa tempo ĉinaj popolanoj estis persekutitaj de japanaj agresantoj, kiuj kaŭzis al Ĉinio grandegan perdon. Pro tio, por Ĉinio la Tokia Juĝado havas gravan signifon."

 

    Proparolanto de la kompanio Palgrave Macmillan, kiu kune kun la Eldonejo de Ŝanhaja Jiaotong-Universitato eldonis la anglalingvan Mia Persona Sperto en Tokia Juĝado, diris, ke okaze de la 70-a datreveno de la ekjuĝado de japanaj militkrimuloj en la Internacia Milita Tribunalo en Ekstrema Oriento, la eksporto de kopirajto de la anglalingva Mia Persona Sperto en Tokia Juĝado sendube liveris valorajn historiajn dokumentojn al tutmondaj erudiciuloj por ilia esplorado pri la agresado de Japanio. "De longa tempo, la juĝado en Tokio ĉiam estas atentata de internacia komunumo, kaj rilataj verkoj skribitaj de ĉinaj erudiciuloj sendube liveris gravan referencon por esplorado tiukampe."

 

    En majo 1946, la Internacia Milita Tribunalo en Ekstrema Oriento, konsistanta el 11 landoj, inkluzive de Ĉinio, Usono, Britio kaj Sovetunio, faris juĝadon al 28 A-klasaj militkrimuloj de Japanio. Dum la juĝado, ĉina juĝistaro trovis multe da malfacilaĵoj kaj post senĉesa penado de Mei kaj aliaj homoj, Hideki Tojo kaj aliaj 6 A-klasaj militkrimuloj finfine estis kondamnitaj al morto per pendigo.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio