Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Rusaj fakuloj: la pintkunveno de G20 en Hangzhou eventuale fariĝos nova startpunkto por kreskado de la monda ekonomio
2016-08-25

 

    La 4-an kaj la 5-an de septembro en Hangzhou de Ĉinio okazos la 11-a Pintkunveno de Gvidantoj de G20 kun la ĉeftemo "Krei Renovigan, Viglan, Kunagadan kaj Tolereman Mondan Ekonomion".

 

    Multe atendata la pintkunveno de G20

 

    Dellidiyev, ĉefa esploristo de la Instituto pri Monda Ekonomio kaj Internaciaj Rilatoj de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris al raportisto de Ĉina Novaĵ-Servo, ke la monda ekonomio ankoraŭ restas en profunda kunordigo kaj kelkaj landoj alfrontas multajn problemojn, kiaj malrapida kreskado, malalta interezo, malgranda konsumado kaj alta senlaboreco, altaj ŝuldoj kaj malsolideco. Krom tio, la apartigo de la Eŭropa Unio far Britio kaj malforteco de la ekonomia kreskado de kelkaj novaj ekonomiaj entoj pli malfaciligis la reprosperiĝon de la monda ekonomio.

 

    Dellidiyev opinias, ke la pintkunveno de G20 eventuale ŝanĝos tiun situacion. Kiel la plej forta ekonomi-kreska ento en la mondo kaj la plej granda evoluanta lando, Ĉinio eventuale prezentos siajn pensojn kaj projektojn dum la pintkunveno de G20 por kunordigi kunagadojn de la disvolviĝintaj kaj evoluantaj landoj, kaj akceli plibonigon de la monda ekonomia medio.

 

    Ĉinio intence kunordigos diversajn flankojn dum la pintkunveno de G20

 

    Andrebov, direktoro de la Rusa Instituto pri Monda Merkato, opinias, ke dum la pasintaj 10 jaroj, la malneta enlanda produkto de Ĉinio okupis pli ol 40 procentojn de la monda, kaj fariĝis lokomotivo de la kreskado de la tutmonda ekonomio. Precipe, pasintjare, en la situacio de negativa kreskado de la tutmonda komerco, kreskis la ĉina komerc-kvoto en la mondo. Kiel gastiganto de la ĉi-foja pintkunveno, Ĉinio havas kvalifikon prezenti siajn projektojn por solvi problemojn pri tutmonda ekonomio.

 

    Andrebov diris, ke dum la lastaj jaroj, Ĉinio proponis fondiĝon de la Azia Infrastruktura Invest-Banko kaj la Disvolva Banko de BRICS-landoj. Tio montris, ke Ĉinio pozitive partoprenis en rekonstruado de la internaciaj ekonomio kaj financa ordo. "Do, ni havas kaŭzon kredi, ke Ĉinio ludos la rolon de proponanto kaj partoprenanto dum la pintkunveno okazonta en Hangzhou."

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio