Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉinio lanĉis kvantum-komunikan sateliton
2016-08-16

 

    Je la unua horo kaj 40 minutoj de la 16a de aŭgusto Ĉinio lanĉis la monde unuan kvantum-komunikan sateliton Mozi per la portoraketo Changzheng-2D el la Satelit-Lanĉa Centro de Jiuquan. Tio markas, ke la satelito starigos unuafoje en la mondo kvantum-komunikadon per ĉifrita transmisio de la kosmo ĝis la Tero.

 

    Pan Jianwei, akademiano kaj ĉefsciencisto por kvantum-komunika satelito, diris, ke kvantum-komunikado estas super-sekura, ĉar fotono povas esti nedividita kaj kvantumstato -- nekopiita, tial estas teorie sekuraj identigo, ĉifrita transmisio kaj cifera subskribo. Tio povas fundamente kaj eterne solvi la problemon de sekureco.

 

    Mozi estas unu el la unuaj scienc-eksperimentaj satelitoj kaj la tria scienc-satelito el la spac-scienca projekto de la Ĉina Akademio de Sciencoj. Antaŭ tio estis lanĉitaj la satelito Wu Kong por sondado de malluma materio kaj la satelito Praktiko-10 por scienca eksperimento de mikrogravito.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio