Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝtupar-kampoj de Yuanyang en la okuloj de fremdlanda fotisto
2016-08-16

 

 

    En la montregiono Ailao en suda Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, miraklas riz-kampoj tavolo ĉe tavolo sur krutaj klifoj. Jen ŝtupar-kampoj de hani-oj ĉe Honghe-rivero! Ili estas ne nur grenejo de Hani-oj, sed ankaŭ superba magia tuĉ-pentraĵo!

 

 

 

    En la komenco de la 1990-aj jaroj, iu franco kun foto-aparato pendanta antaŭ la brusto venis en la profundan montaron Ailao, kaj estis tuj animskuita de la mirindaj ŝtupar-kampoj sur montdeklivoj kaj en valoj... La tieaj montoj estas eksterordinare krutaj! Kiuj ekspluatis tiujn ŝtupar-kampojn sur tiom apikaj krutaĵoj?

 

 

 

    Puŝate de scivolemo, tiu franca fotisto refoje venis en 1992 en la montaron Ailao, sed ĉi-foje kune kun sia novedzino, kaj konatiĝis kun hani-oj, majstroj de tiuj ŝtupar-kampoj.

 

 

    En 1993, li revenis al Francio kun multaj verkoj temantaj pri ŝtupar-kampoj de hani-oj. Li nomis hani-ojn "Monto-Gravuristoj" kaj ŝtupar-kampojn "Nova Mond-Miraklo". La naciaj moroj de hani-oj profunde impresis francojn. Ŝtupar-kampoj de hani-oj estis taksitaj de la franca gazetaro kiel "unu el la sep nove malkovritaj kulturaj mirakloj de la mondo."

- - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - -

 

    Pri la aŭtoro de la fotoj:

 

 

    Tiu franca fotisto nomiĝas Yann Layma. Li naskiĝis en 1962 en Francio, kaj komencis fari fotojn pri Ĉinio en la 1980-aj jaroj. Li estas la unua fremdlanda fotisto, kiu montris al la tuta mondo la ĉiutagan vivon de hani-oj kaj iliajn grandiozajn ŝtupar-kampojn en Yuanyang. Tiujn seriajn fotojn "Monto-Gravuristoj" li faris en 1992 kaj 1993, intertempe li kvarfoje venis en Yuanyang por preni fotojn dum entute pli ol 100 tagoj. Tiu ĉi bildrakonto, unu el liaj plej brilaj verkoj, estas rigardata kiel klasika modelo de fotoraportaĵo (bildo-rakonto).

 

Redaktoro: Wang Lihua

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@vip.163.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio